Tuesday, July 6, 2010

Nova Blogo

For the English translation of this entry, click here.

Saluton al ĉiuj. Mi nomiĝas Lejtano kaj bonvenon al mia banala blogo. En ĉi tiu blogo, mi skribos pri tio, kio okazas en mia vivo. Nu, mia vivo estas nek ekscita nek amuza sed mi esperos, ke vi ĉi tion legu malgraŭe. En ĉi tiu enskribigo, mi diros al vi iom da informaĵo pri mi mem. Mi havas 22 jarojn kaj mi loĝas en Ilinojo. Mi ĵus dimplomiĝis de la universitato de Ilinojo. Tie, mi studis la hispanan lingvon kaj la lingvosciencon. Mi ŝategas lingvojn, inkluzive de la esperanto kiel vi povas vidi. Mi eklernis esperanton antaŭ 8 jaroj, sed mi ne studis ĝin plentempe. Mi ne certas pri tio, kion mi faros en la proksima estonteco. Mi eble iĝos tradukisto aŭ instruisto. Ĉiaokaze, freŝdate mia vivo enuiĝis kaj frustris min. Hieraŭ, io fuŝa okazis al mia komputilo kaj nune mi ne plu povas uzi ĝin bedaŭrinde. Samtempe, mi ne plu trinkas Pepsi-on ĉar ĝi estas tre malsaniga. Tial, mi estas pli laca kaj malvigla. Tamen, mi ankaŭ ekfaris ekzercojn. Do, almenaŭ mi estos pli sana tiel. Nu, mi supozas, ke tio estas ĉio por ĉi tiu enskribigo. Mi esperas, ke vi kontinuu legi mian blogon. Ĝis!

No comments:

Post a Comment