Wednesday, July 14, 2010

Ses Flagoj!

For the English translation of this entry, click here.

Saluton denove al ĉiuj! Kiel vi? Mi fartas bone, pli malpli. Mi ne faris multe ekde mia antaŭa enskribigo. Tamen, mi ja iris al “Six Flags“ sabaton. Tio estis tre tre amuzega. Mi vidis multe da personoj kiuj uzis la gestlingvon, strange. Estis tre amuze kaj mojose vidi tiom da uloj uzantaj ĝin. Kaj tial, mi bedaŭras forgesi la gestlingvon preskaŭ komplete. (Mi studis ĝin nur dum unu semestro antaŭ unu jaro bedaŭrinde). Eble, mi eklernos ĝin ree iam. Ankaŭ, ĵus antaŭ mi estis rajdonta la rajdon “Usonan Aglon,“ dungito kuradis tien kaj reen kun pala vizaĝo kaj zorgplena esprimo vizaĝe. Samtempe, zorgplena dungitino diris al mi, “ĝuu la rajdon!“ Miaj gekuzoj kaj mi estis nune zorgplenaj ankaŭ. Dum ni proksimiĝis la unua pinto de la rajdo, ni vidis, ke la alia trako estis fuŝita sed la personoj nur ridetis kaj salutis nin. Do, ni estis iom plu kontentaj poste. Estis tre timige. Aliflanke, ni aĉetis “rapidpermisilon“ kaj povis rajdi multajn rajdojn rapide sen atendi ilin! Ĝi ja valoras la kosto. Malantaŭ 9 horoj, ni foriris hejmen. Dum ni foriris, mi rimarkis afiŝon kiun bonvenigas surdulojn kaj malbonaŭdulojn. Ŝance, estis tago pro la surduloj kaj malbonaŭduloj! Kia amuzega tago! Nu, tio estas ĉio. Ĝis! Se mi tajpis ion erare, diru al mi!

No comments:

Post a Comment